-
-
Esperanto
-
-
15
|Josué 11:15|
Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
-
16
|Josué 11:16|
Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Gosxen kaj la malaltajxon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun gxia bazo;
-
17
|Josué 11:17|
de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
-
18
|Josué 11:18|
Dum longa tempo Josuo militis kontraux cxiuj tiuj regxoj.
-
19
|Josué 11:19|
Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.
-
20
|Josué 11:20|
CXar de la Eternulo venis la obstinigxo de ilia koro al milito kontraux Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
21
|Josué 11:21|
Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en HXebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
-
22
|Josué 11:22|
Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.
-
23
|Josué 11:23|
Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.
-
1
|Josué 12:1|
Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon gxis la monto HXermon, kaj la tutan stepon en la oriento:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13