-
-
Esperanto
-
-
22
|Josué 12:22|
la regxo de Kedesx, unu; la regxo de Jokneam cxe Karmel, unu;
-
23
|Josué 12:23|
la regxo de Dor en Nafot-Dor, unu; la regxo de la popoloj en Gilgal, unu;
-
24
|Josué 12:24|
la regxo de Tirca, unu. La nombro de cxiuj regxoj estis tridek unu.
-
1
|Josué 13:1|
Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.
-
2
|Josué 13:2|
Jen estas la tero, kiu restas:cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la Gesxuridoj;
-
3
|Josué 13:3|
komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;
-
4
|Josué 13:4|
kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;
-
5
|Josué 13:5|
kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat;
-
6
|Josué 13:6|
cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
-
7
|Josué 13:7|
Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13