-
-
Esperanto
-
-
28
|Josué 13:28|
Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
-
29
|Josué 13:29|
Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj.
-
30
|Josué 13:30|
Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj;
-
31
|Josué 13:31|
kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj.
-
32
|Josué 13:32|
Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaux Jerihxo, oriente.
-
33
|Josué 13:33|
Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.
-
1
|Josué 14:1|
Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.
-
2
|Josué 14:2|
Laux loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naux triboj kaj duono.
-
3
|Josué 14:3|
CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;
-
4
|Josué 14:4|
cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13