-
-
Esperanto
-
-
5
|Josué 14:5|
Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.
-
6
|Josué 14:6|
Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.
-
7
|Josué 14:7|
Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia konscienco.
-
8
|Josué 14:8|
Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.
-
9
|Josué 14:9|
Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion.
-
10
|Josué 14:10|
Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj.
-
11
|Josué 14:11|
Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.
-
12
|Josué 14:12|
Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.
-
13
|Josué 14:13|
Tiam Josuo benis lin, kaj donis HXebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon.
-
14
|Josué 14:14|
Tial HXebron farigxis posedajxo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, gxis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13