-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 4:11|
kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
-
12
|Lucas 4:12|
Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.
-
13
|Lucas 4:13|
Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo.
-
14
|Lucas 4:14|
Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.
-
15
|Lucas 4:15|
Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de cxiuj.
-
16
|Lucas 4:16|
Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi.
-
17
|Lucas 4:17|
Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
-
18
|Lucas 4:18|
La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
-
19
|Lucas 4:19|
Por proklami favorjaron de la Eternulo.
-
20
|Lucas 4:20|
Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5