-
-
Esperanto
-
-
31
|Lucas 4:31|
Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
-
32
|Lucas 4:32|
kaj oni miris pro lia instruado, cxar kun auxtoritato estis lia vorto.
-
33
|Lucas 4:33|
Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per lauxta vocxo,
-
34
|Lucas 4:34|
dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
-
35
|Lucas 4:35|
Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
-
36
|Lucas 4:36|
Kaj falis miro sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
-
37
|Lucas 4:37|
Kaj famo pri li eliris al cxiu loko de la tuta cxirkauxajxo.
-
38
|Lucas 4:38|
Kaj levigxinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri sxi.
-
39
|Lucas 4:39|
Kaj starante super sxi, li admonis la febron; kaj gxi forlasis sxin, kaj sxi tuj levigxis kaj servis al ili.
-
40
|Lucas 4:40|
Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5