-
-
Esperanto
-
-
7
|Lucas 5:7|
kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo.
-
8
|Lucas 5:8|
Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo.
-
9
|Lucas 5:9|
CXar pro la preno de fisxoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj cxiujn, kiuj estis kun li,
-
10
|Lucas 5:10|
kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.
-
11
|Lucas 5:11|
Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.
-
12
|Lucas 5:12|
Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
-
13
|Lucas 5:13|
Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.
-
14
|Lucas 5:14|
Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.
-
15
|Lucas 5:15|
Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.
-
16
|Lucas 5:16|
Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj pregxadis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5