-
-
Esperanto
-
-
27
|Lucas 5:27|
Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan cxe la impostejo, kaj diris al li:Sekvu min.
-
28
|Lucas 5:28|
Kaj li forlasis cxion, kaj levigxis, kaj sekvis lin.
-
29
|Lucas 5:29|
Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis cxe mangxo kun ili.
-
30
|Lucas 5:30|
Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj, dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?
-
31
|Lucas 5:31|
Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
-
32
|Lucas 5:32|
Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.
-
33
|Lucas 5:33|
Kaj ili diris al li:La discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn, kaj tiel same ankaux la discxiploj de la Fariseoj; sed la viaj mangxas kaj trinkas.
-
34
|Lucas 5:34|
Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili?
-
35
|Lucas 5:35|
Sed venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.
-
36
|Lucas 5:36|
Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5