-
-
Esperanto
-
-
8
|Lucas 6:8|
Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis.
-
9
|Lucas 6:9|
Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?
-
10
|Lucas 6:10|
Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.
-
11
|Lucas 6:11|
Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.
-
12
|Lucas 6:12|
Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio.
-
13
|Lucas 6:13|
Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj:
-
14
|Lucas 6:14|
Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon
-
15
|Lucas 6:15|
kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo,
-
16
|Lucas 6:16|
kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis perfidulo.
-
17
|Lucas 6:17|
Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5