-
-
Esperanto
-
-
28
|Lucas 6:28|
benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.
-
29
|Lucas 6:29|
Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.
-
30
|Lucas 6:30|
Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin.
-
31
|Lucas 6:31|
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.
-
32
|Lucas 6:32|
Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.
-
33
|Lucas 6:33|
Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras.
-
34
|Lucas 6:34|
Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi.
-
35
|Lucas 6:35|
Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.
-
36
|Lucas 6:36|
Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.
-
37
|Lucas 6:37|
Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 20-23