-
-
Esperanto
-
-
38
|Lucas 6:38|
donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.
-
39
|Lucas 6:39|
Kaj li parolis ankaux al ili parabolon:CXu blindulo povas gvidi blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon?
-
40
|Lucas 6:40|
Discxiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel lia instruisto.
-
41
|Lucas 6:41|
Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?
-
42
|Lucas 6:42|
Kiel vi povas diri al via frato:Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.
-
43
|Lucas 6:43|
CXar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton.
-
44
|Lucas 6:44|
CXar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto. CXar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.
-
45
|Lucas 6:45|
Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.
-
46
|Lucas 6:46|
Kaj kial vi min vokas:Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?
-
47
|Lucas 6:47|
Pri cxiu, kiu venas al mi, kaj auxdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3