-
-
Esperanto
-
-
41
|Lucas 4:41|
Eliris ankaux demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, cxar ili sciis, ke li estas la Kristo.
-
42
|Lucas 4:42|
Kaj kiam tagigxis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin sercxis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.
-
43
|Lucas 4:43|
Sed li diris al ili:Ankaux al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; cxar por tio mi estas sendita.
-
44
|Lucas 4:44|
Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.
-
1
|Lucas 5:1|
Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;
-
2
|Lucas 5:2|
kaj li vidis du sxipetojn starantajn apud la lago, sed la fisxkaptistoj jxus eliris el ili, kaj lavis la retojn.
-
3
|Lucas 5:3|
Kaj li eniris en unu el la sxipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forsxovu iom for de la bordo. Kaj li sidigxis, kaj instruis la homamason el la sxipeto.
-
4
|Lucas 5:4|
Kaj kiam li cxesis paroli, li diris al Simon:Forsxovu gxis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.
-
5
|Lucas 5:5|
Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn.
-
6
|Lucas 5:6|
Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fisxoj, kaj iliaj retoj ekrompigxis;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5