-
-
Esperanto
-
-
26
|Lucas 13:26|
tiam vi ekparolos:Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis;
-
27
|Lucas 13:27|
kaj li parolos, kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.
-
28
|Lucas 13:28|
Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren.
-
29
|Lucas 13:29|
Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio.
-
30
|Lucas 13:30|
Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.
-
31
|Lucas 13:31|
En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li:Eliru kaj foriru de cxi tie, cxar Herodo volas mortigi vin.
-
32
|Lucas 13:32|
Kaj li diris al ili:Iru, kaj diru al tiu vulpo:Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaux kaj morgaux, kaj la trian tagon mi estos perfektigita.
-
33
|Lucas 13:33|
Sed mi devas iradi hodiaux kaj morgaux kaj postmorgaux, cxar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.
-
34
|Lucas 13:34|
Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!
-
35
|Lucas 13:35|
Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi:Vi min ne vidos, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 1-3