-
-
Esperanto
-
-
6
|Lucas 13:6|
Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis.
-
7
|Lucas 13:7|
Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron?
-
8
|Lucas 13:8|
Sed li responde diris:Sinjoro, lasu gxin resti ankaux cxi tiun jaron, gxis mi fosos cxirkaux gxi kaj metos sterkon;
-
9
|Lucas 13:9|
kaj se gxi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos gxin.
-
10
|Lucas 13:10|
Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.
-
11
|Lucas 13:11|
Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi.
-
12
|Lucas 13:12|
Kaj vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco.
-
13
|Lucas 13:13|
Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion.
-
14
|Lucas 13:14|
Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.
-
15
|Lucas 13:15|
Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 7-9