-
-
Esperanto
-
-
45
|Lucas 12:45|
Sed se tiu servisto diros en sia koro:Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos,
-
46
|Lucas 12:46|
la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.
-
47
|Lucas 12:47|
Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn;
-
48
|Lucas 12:48|
sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.
-
49
|Lucas 12:49|
Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis?
-
50
|Lucas 12:50|
Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premigxas, gxis gxi estos plenumita!
-
51
|Lucas 12:51|
CXu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi:Ne; sed pli vere disigon;
-
52
|Lucas 12:52|
cxar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraux du, kaj du kontraux tri.
-
53
|Lucas 12:53|
Estos disigitaj patro kontraux filo, kaj filo kontraux patro; patrino kontraux filino, kaj filino kontraux patrino; bopatrino kontraux bofilino, kaj bofilino kontraux bopatrino.
-
54
|Lucas 12:54|
Kaj li diris al la homamasoj:Kiam vi vidas nubon levigxantan en la okcidento, vi tuj diras:Venos pluveto; kaj tiel farigxas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 7-9