-
-
Esperanto
-
-
35
|Lucas 12:35|
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;
-
36
|Lucas 12:36|
kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edzigxa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos.
-
37
|Lucas 12:37|
Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili.
-
38
|Lucas 12:38|
Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj.
-
39
|Lucas 12:39|
Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi.
-
40
|Lucas 12:40|
Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.
-
41
|Lucas 12:41|
Kaj Petro diris:Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon por ni, aux ankaux por cxiuj?
-
42
|Lucas 12:42|
Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo?
-
43
|Lucas 12:43|
Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.
-
44
|Lucas 12:44|
Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super cxio, kion li havas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 7-9