-
-
Esperanto
-
-
15
|Lucas 12:15|
Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj.
-
16
|Lucas 12:16|
Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde;
-
17
|Lucas 12:17|
kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
-
18
|Lucas 12:18|
Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn.
-
19
|Lucas 12:19|
Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.
-
20
|Lucas 12:20|
Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?
-
21
|Lucas 12:21|
Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.
-
22
|Lucas 12:22|
Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
-
23
|Lucas 12:23|
CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo.
-
24
|Lucas 12:24|
Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5