-
-
Esperanto
-
-
25
|Lucas 12:25|
Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
-
26
|Lucas 12:26|
Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?
-
27
|Lucas 12:27|
Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.
-
28
|Lucas 12:28|
Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!
-
29
|Lucas 12:29|
Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.
-
30
|Lucas 12:30|
CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.
-
31
|Lucas 12:31|
Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
-
32
|Lucas 12:32|
Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.
-
33
|Lucas 12:33|
Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas.
-
34
|Lucas 12:34|
CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 10-13