-
-
Esperanto
-
-
16
|Lucas 13:16|
Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu kateno en la sabata tago?
-
17
|Lucas 13:17|
Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj gloraj agoj, faritaj de li.
-
18
|Lucas 13:18|
Kaj li diris:Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi gxin komparu?
-
19
|Lucas 13:19|
GXi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj jxetis en sian gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis arbo; kaj la birdoj de la cxielo logxis en gxiaj brancxoj.
-
20
|Lucas 13:20|
Poste li diris:Al kio mi komparu la regnon de Dio?
-
21
|Lucas 13:21|
GXi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.
-
22
|Lucas 13:22|
Kaj li iris tra urboj kaj vilagxoj, instruante kaj irante cxiam pluen al Jerusalem.
-
23
|Lucas 13:23|
Kaj iu diris al li:Sinjoro, cxu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili:
-
24
|Lucas 13:24|
Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.
-
25
|Lucas 13:25|
Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 7-9