-
-
Esperanto
-
-
6
|Lucas 15:6|
Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.
-
7
|Lucas 15:7|
Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.
-
8
|Lucas 15:8|
Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin trovos?
-
9
|Lucas 15:9|
Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante:GXoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis.
-
10
|Lucas 15:10|
Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.
-
11
|Lucas 15:11|
Kaj li diris:Unu viro havis du filojn;
-
12
|Lucas 15:12|
kaj la pli juna diris al sia patro:Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn.
-
13
|Lucas 15:13|
Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado.
-
14
|Lucas 15:14|
Kaj kiam li jam elspezis cxion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon.
-
15
|Lucas 15:15|
Kaj li iris, kaj aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando; kaj cxi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por pasxti porkojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 56-58