-
-
Esperanto
-
-
16
|Lucas 15:16|
Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li.
-
17
|Lucas 15:17|
Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato!
-
18
|Lucas 15:18|
Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi;
-
19
|Lucas 15:19|
mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj.
-
20
|Lucas 15:20|
Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.
-
21
|Lucas 15:21|
Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.
-
22
|Lucas 15:22|
Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;
-
23
|Lucas 15:23|
kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;
-
24
|Lucas 15:24|
cxar cxi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.
-
25
|Lucas 15:25|
Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 52-55