-
-
Esperanto
-
-
14
|Lucas 16:14|
Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis.
-
15
|Lucas 16:15|
Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.
-
16
|Lucas 16:16|
La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas.
-
17
|Lucas 16:17|
Sed estas pli facile por la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la legxo fali.
-
18
|Lucas 16:18|
CXiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
-
19
|Lucas 16:19|
Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage;
-
20
|Lucas 16:20|
kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
-
21
|Lucas 16:21|
kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
-
22
|Lucas 16:22|
Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.
-
23
|Lucas 16:23|
Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 14-17