-
-
Esperanto
-
-
24
|Lucas 16:24|
Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi tiu flamo.
-
25
|Lucas 16:25|
Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.
-
26
|Lucas 16:26|
Kaj krom cxio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.
-
27
|Lucas 16:27|
Kaj li diris:Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro,
-
28
|Lucas 16:28|
cxar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaux en cxi tiun lokon de turmento.
-
29
|Lucas 16:29|
Sed Abraham diris:Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili auxskultu ilin.
-
30
|Lucas 16:30|
Sed li diris:Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.
-
31
|Lucas 16:31|
Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.
-
1
|Lucas 17:1|
Kaj li diris al siaj discxiploj:Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!
-
2
|Lucas 17:2|
Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3