-
-
Esperanto
-
-
26
|Lucas 15:26|
Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio.
-
27
|Lucas 15:27|
Kaj li diris al li:Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon, cxar li ricevis lin sana.
-
28
|Lucas 15:28|
Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis.
-
29
|Lucas 15:29|
Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;
-
30
|Lucas 15:30|
sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon.
-
31
|Lucas 15:31|
Kaj li diris al li:Filo, vi estas cxiam kun mi, kaj cxio mia estas via.
-
32
|Lucas 15:32|
Sed konvenis esti gajaj kaj gxoji; cxar cxi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.
-
1
|Lucas 16:1|
Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.
-
2
|Lucas 16:2|
Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi.
-
3
|Lucas 16:3|
Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3