-
-
Esperanto
-
-
33
|Lucas 17:33|
Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.
-
34
|Lucas 17:34|
Mi diras al vi:En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
-
35
|Lucas 17:35|
Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
-
36
|Lucas 17:36|
Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
-
37
|Lucas 17:37|
Kaj ili responde diris al li:Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili:Kie estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.
-
1
|Lucas 18:1|
Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi,
-
2
|Lucas 18:2|
dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;
-
3
|Lucas 18:3|
kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo.
-
4
|Lucas 18:4|
Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,
-
5
|Lucas 18:5|
tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3