-
-
Esperanto
-
-
6
|Lucas 18:6|
Kaj la Sinjoro diris:Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto.
-
7
|Lucas 18:7|
Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?
-
8
|Lucas 18:8|
Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?
-
9
|Lucas 18:9|
Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:
-
10
|Lucas 18:10|
Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.
-
11
|Lucas 18:11|
La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto.
-
12
|Lucas 18:12|
Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras.
-
13
|Lucas 18:13|
Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo.
-
14
|Lucas 18:14|
Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
-
15
|Lucas 18:15|
Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3