-
-
Esperanto
-
-
26
|Lucas 18:26|
Kaj tiuj, kiuj tion auxdis, diris:Kiu do povos esti savita?
-
27
|Lucas 18:27|
Sed li diris:Kio estas neebla cxe homoj, tio estas ebla cxe Dio.
-
28
|Lucas 18:28|
Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn proprajxojn, kaj sekvis vin.
-
29
|Lucas 18:29|
Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio,
-
30
|Lucas 18:30|
kaj kiu ne ricevos multoble en cxi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
-
31
|Lucas 18:31|
Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj cxio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
-
32
|Lucas 18:32|
CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita;
-
33
|Lucas 18:33|
kaj ili skurgxos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li relevigxos.
-
34
|Lucas 18:34|
Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj cxi tiu parolo estis kasxita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
-
35
|Lucas 18:35|
Kaj kiam li alproksimigxis al Jerihxo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3