-
-
Esperanto
-
-
3
|Lucas 19:3|
Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo.
-
4
|Lucas 19:4|
Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie.
-
5
|Lucas 19:5|
Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo.
-
6
|Lucas 19:6|
Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin gxoje.
-
7
|Lucas 19:7|
Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti.
-
8
|Lucas 19:8|
Kaj Zakhxeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedajxoj, Sinjoro, mi donacas al la malricxuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
-
9
|Lucas 19:9|
Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham.
-
10
|Lucas 19:10|
CXar la Filo de homo venis, por sercxi kaj savi la perditajxon.
-
11
|Lucas 19:11|
Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.
-
12
|Lucas 19:12|
Li do diris:Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3