-
-
Esperanto
-
-
33
|Lucas 19:33|
Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon?
-
34
|Lucas 19:34|
Kaj ili diris:La Sinjoro gxin bezonas.
-
35
|Lucas 19:35|
Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.
-
36
|Lucas 19:36|
Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.
-
37
|Lucas 19:37|
Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis;
-
38
|Lucas 19:38|
dirante:Estu benata la Regxo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la cxielo kaj gloro en la supera alto.
-
39
|Lucas 19:39|
Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li:Majstro, admonu viajn discxiplojn.
-
40
|Lucas 19:40|
Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios.
-
41
|Lucas 19:41|
Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,
-
42
|Lucas 19:42|
dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3