-
-
Esperanto
-
-
15
|Lucas 20:15|
Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?
-
16
|Lucas 20:16|
Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu.
-
17
|Lucas 20:17|
Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula?
-
18
|Lucas 20:18|
CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.
-
19
|Lucas 20:19|
Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon.
-
20
|Lucas 20:20|
Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.
-
21
|Lucas 20:21|
Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:
-
22
|Lucas 20:22|
CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne?
-
23
|Lucas 20:23|
Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:
-
24
|Lucas 20:24|
Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribajxon gxi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5