-
-
Esperanto
-
-
25
|Lucas 20:25|
Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.
-
26
|Lucas 20:26|
Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaux la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.
-
27
|Lucas 20:27|
Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin,
-
28
|Lucas 20:28|
dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
-
29
|Lucas 20:29|
Estis do sep fratoj; kaj la unua edzigxis, kaj mortis seninfana;
-
30
|Lucas 20:30|
ankaux la dua;
-
31
|Lucas 20:31|
kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
-
32
|Lucas 20:32|
Laste mortis ankaux la virino.
-
33
|Lucas 20:33|
En la relevigxo do por kiu el ili sxi estos edzino? cxar la sep havis sxin kiel edzinon.
-
34
|Lucas 20:34|
Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5