-
-
Esperanto
-
-
35
|Lucas 20:35|
sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas;
-
36
|Lucas 20:36|
cxar ili ne plu povas morti; cxar ili estas egalaj kun la angxeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la relevigxo.
-
37
|Lucas 20:37|
Sed ke la mortintoj levigxas, Moseo mem montris en la arbetajxo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
-
38
|Lucas 20:38|
Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, cxar cxiuj vivas al Li.
-
39
|Lucas 20:39|
Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris.
-
40
|Lucas 20:40|
Kaj ili ne plu kuragxis fari al li demandon.
-
41
|Lucas 20:41|
Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?
-
42
|Lucas 20:42|
CXar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
-
43
|Lucas 20:43|
GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
-
44
|Lucas 20:44|
Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5