-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Proverbios 10:11|
La busxo de piulo estas fonto de vivo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.
-
12
|Proverbios 10:12|
Malamo kauxzas malpacon; Sed amo kovras cxiujn pekojn.
-
13
|Proverbios 10:13|
Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo.
-
14
|Proverbios 10:14|
Sagxuloj konservas la scion; Sed la busxo de malsagxulo estas proksima al la pereo.
-
15
|Proverbios 10:15|
La havo de ricxulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malricxuloj estas ilia malricxo.
-
16
|Proverbios 10:16|
La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.
-
17
|Proverbios 10:17|
Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forjxetas atentigon, tiu restas en eraro.
-
18
|Proverbios 10:18|
Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo.
-
19
|Proverbios 10:19|
CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.
-
20
|Proverbios 10:20|
La lango de piulo estas plej bonspeca argxento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13