-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 25:1|
Ankaux cxi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de HXizkija, regxo de Judujo.
-
2
|Proverbios 25:2|
Honoro de Dio estas kasxi aferon; Sed honoro de regxoj estas esplori aferon.
-
3
|Proverbios 25:3|
La cxielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de regxoj estas neesplorebla.
-
4
|Proverbios 25:4|
Forigu de argxento la almiksajxon, Kaj la puriganto ricevos vazon.
-
5
|Proverbios 25:5|
Forigu malvirtulon de la regxo, Kaj lia trono fortikigxos en justeco.
-
6
|Proverbios 25:6|
Ne montru vin granda antaux la regxo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne starigxu;
-
7
|Proverbios 25:7|
CXar pli bone estas, se oni diros al vi:Levigxu cxi tien, Ol se oni malaltigos vin antaux eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.
-
8
|Proverbios 25:8|
Ne komencu tuj disputi; CXar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
-
9
|Proverbios 25:9|
Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkasxu;
-
10
|Proverbios 25:10|
CXar alie auxdanto vin riprocxos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13