-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 22:1|
Nomo bona estas pli preferinda, ol granda ricxeco; Kaj bona estimo, ol argxento kaj oro.
-
2
|Proverbios 22:2|
Ricxulo kaj malricxulo renkontigxas: Ilin ambaux kreis la Eternulo.
-
3
|Proverbios 22:3|
Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas.
-
4
|Proverbios 22:4|
Por humileco kaj timo antaux la Eternulo Oni ricevas ricxecon kaj honoron kaj vivon.
-
5
|Proverbios 22:5|
Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimigxas de ili.
-
6
|Proverbios 22:6|
Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.
-
7
|Proverbios 22:7|
Ricxulo regas super malricxuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
-
8
|Proverbios 22:8|
Kiu semas maljustajxon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompigxos.
-
9
|Proverbios 22:9|
Bonokululo estos benata; CXar li donas el sia pano al malricxulo.
-
10
|Proverbios 22:10|
Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj cxesigxos malkonsento kaj ofendo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8