-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 23:1|
Kiam vi sidigxos, por mangxi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaux vi;
-
2
|Proverbios 23:2|
Kaj vi metu trancxilon al via gorgxo, Se vi estas avidulo.
-
3
|Proverbios 23:3|
Ne deziru liajn bongustajn mangxojn; CXar gxi estas trompa pano.
-
4
|Proverbios 23:4|
Ne penu ricxigxi; Forlasu vian pripensadon.
-
5
|Proverbios 23:5|
CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.
-
6
|Proverbios 23:6|
Ne mangxu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn mangxojn.
-
7
|Proverbios 23:7|
CXar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaux estas: Mangxu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
-
8
|Proverbios 23:8|
La pecon, kiun vi mangxis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
-
9
|Proverbios 23:9|
En la orelojn de malsagxulo ne parolu; CXar li malsxatos la sagxecon de viaj vortoj.
-
10
|Proverbios 23:10|
Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19