-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 8:1|
CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon?
-
2
|Proverbios 8:2|
GXi staras sur la pinto de altajxoj, Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj.
-
3
|Proverbios 8:3|
Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas:
-
4
|Proverbios 8:4|
Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia vocxo sin turnas al la homoj:
-
5
|Proverbios 8:5|
Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.
-
6
|Proverbios 8:6|
Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo.
-
7
|Proverbios 8:7|
CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj.
-
8
|Proverbios 8:8|
Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
-
9
|Proverbios 8:9|
CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
-
10
|Proverbios 8:10|
Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7