-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 14:1|
Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.
-
2
|Proverbios 14:2|
Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas.
-
3
|Proverbios 14:3|
En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas.
-
4
|Proverbios 14:4|
Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
-
5
|Proverbios 14:5|
Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
-
6
|Proverbios 14:6|
Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas; Sed por sagxulo la sciado estas facila.
-
7
|Proverbios 14:7|
Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo.
-
8
|Proverbios 14:8|
La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado.
-
9
|Proverbios 14:9|
Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
-
10
|Proverbios 14:10|
Koro scias sian propran malgxojon; Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13