-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 28:1|
Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
-
2
|Proverbios 28:2|
Kiam lando pekas, gxi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
-
3
|Proverbios 28:3|
Homo malricxa, kiu premas malricxulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
-
4
|Proverbios 28:4|
Kiuj forlasis la legxojn, tiuj lauxdas malvirtulon; Sed la observantoj de la legxoj indignas kontraux li.
-
5
|Proverbios 28:5|
Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la sercxantoj de la Eternulo komprenas cxion.
-
6
|Proverbios 28:6|
Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malgxustan vojon, kvankam li estas ricxa.
-
7
|Proverbios 28:7|
Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron.
-
8
|Proverbios 28:8|
Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj.
-
9
|Proverbios 28:9|
Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.
-
10
|Proverbios 28:10|
Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40