-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 17:1|
Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.
-
2
|Proverbios 17:2|
Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
-
3
|Proverbios 17:3|
Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.
-
4
|Proverbios 17:4|
Malbonfaranto obeas malbonajn busxojn; Malveremulo atentas malpian langon.
-
5
|Proverbios 17:5|
Kiu mokas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.
-
6
|Proverbios 17:6|
Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
-
7
|Proverbios 17:7|
Al malsagxulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraux malpli al nobelo mensogado.
-
8
|Proverbios 17:8|
Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
-
9
|Proverbios 17:9|
Kiu kovras kulpon, tiu sercxas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
-
10
|Proverbios 17:10|
Pli efikas riprocxo cxe sagxulo, Ol cent batoj cxe malsagxulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13