-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 21:1|
Kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas.
-
2
|Proverbios 21:2|
CXiuj vojoj de homo estas gxustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.
-
3
|Proverbios 21:3|
Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
-
4
|Proverbios 21:4|
Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturajxo de malvirtuloj, estas peko.
-
5
|Proverbios 21:5|
La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed cxiu trorapidado kondukas nur al manko.
-
6
|Proverbios 21:6|
Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
-
7
|Proverbios 21:7|
La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; CXar ili ne volis fari justajxon.
-
8
|Proverbios 21:8|
Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas gxusta.
-
9
|Proverbios 21:9|
Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
-
10
|Proverbios 21:10|
La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8