-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Proverbios 21:21|
Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
-
22
|Proverbios 21:22|
Kontraux urbon de fortuloj eliras sagxulo, Kaj li faligas gxian fortan fortikajxon.
-
23
|Proverbios 21:23|
Kiu gardas sian busxon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraux malfelicxoj.
-
24
|Proverbios 21:24|
Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.
-
25
|Proverbios 21:25|
La deziro de mallaborulo lin mortigas, CXar liaj manoj ne volas labori.
-
26
|Proverbios 21:26|
Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.
-
27
|Proverbios 21:27|
Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!
-
28
|Proverbios 21:28|
Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem auxdis, parolos por cxiam.
-
29
|Proverbios 21:29|
Malvirtulo tenas sian vizagxon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.
-
30
|Proverbios 21:30|
Ne ekzistas sagxo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraux la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7