-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Proverbios 23:21|
CXar drinkemulo kaj mangxegemulo malricxigxos, Kaj dormemulo havos sur si cxifonajxojn.
-
22
|Proverbios 23:22|
Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos.
-
23
|Proverbios 23:23|
Veron acxetu, kaj ne vendu sagxon Kaj instruon kaj prudenton.
-
24
|Proverbios 23:24|
Grandan gxojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de sagxulo gxojos pro li.
-
25
|Proverbios 23:25|
Via patro kaj via patrino gxojos, Kaj via naskintino triumfos.
-
26
|Proverbios 23:26|
Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj placxu miaj vojoj.
-
27
|Proverbios 23:27|
CXar malcxastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
-
28
|Proverbios 23:28|
SXi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas cxirkaux si perfidulojn.
-
29
|Proverbios 23:29|
CXe kiu estas ploro? cxe kiu estas gxemoj? cxe kiu estas malpaco? CXe kiu estas plendoj? cxe kiu estas senkauxzaj batoj? CXe kiu estas malklaraj okuloj?
-
30
|Proverbios 23:30|
CXe tiuj, kiuj sidas malfrue cxe vino, CXe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8