-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Proverbios 22:11|
Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la regxo estas amiko.
-
12
|Proverbios 22:12|
La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
-
13
|Proverbios 22:13|
Mallaborulo diras:Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
-
14
|Proverbios 22:14|
La busxo de malcxastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
-
15
|Proverbios 22:15|
Malsagxeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta gxin elpelas el gxi.
-
16
|Proverbios 22:16|
Kiu premas malricxulon, por pligrandigi sian ricxecon, Tiu donas al ricxulo, por ke li malricxigxu.
-
17
|Proverbios 22:17|
Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
-
18
|Proverbios 22:18|
CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj.
-
19
|Proverbios 22:19|
Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaux.
-
20
|Proverbios 22:20|
CXu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7