-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Proverbios 15:21|
Malsagxeco estas gxojo por malsagxulo; Sed homo prudenta iras gxustan vojon.
-
22
|Proverbios 15:22|
Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas; Sed cxe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.
-
23
|Proverbios 15:23|
Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo!
-
24
|Proverbios 15:24|
La vojo de la vivo por sagxulo iras supren, Por ke li evitu SXeolon malsupre.
-
25
|Proverbios 15:25|
La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.
-
26
|Proverbios 15:26|
Abomenajxo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
-
27
|Proverbios 15:27|
Profitemulo malgxojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.
-
28
|Proverbios 15:28|
La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la busxo de malvirtuloj elfluigas malbonon.
-
29
|Proverbios 15:29|
La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la pregxon de la virtuloj Li auxskultas.
-
30
|Proverbios 15:30|
Luma okulo gxojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19