-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Proverbios 19:21|
Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
-
22
|Proverbios 19:22|
Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malricxulo, ol homo mensogema.
-
23
|Proverbios 19:23|
Timo antaux la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
-
24
|Proverbios 19:24|
Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj ecx al sia busxo li gxin ne relevas.
-
25
|Proverbios 19:25|
Se vi batos blasfemanton, sensciulo farigxos atenta; Se oni punas sagxulon, li komprenas la instruon.
-
26
|Proverbios 19:26|
Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
-
27
|Proverbios 19:27|
CXesu, mia filo, auxskulti admonon Kaj tamen deklinigxi de la vortoj de la instruo.
-
28
|Proverbios 19:28|
Fripona atestanto mokas jugxon; Kaj la busxo de malvirtuloj englutas maljustajxon.
-
29
|Proverbios 19:29|
La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsagxuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27