-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Proverbios 20:1|
La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.
-
2
|Proverbios 20:2|
Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.
-
3
|Proverbios 20:3|
Estas honoro por homo cxesigi malpacon; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema.
-
4
|Proverbios 20:4|
En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en auxtuno, kaj li nenion ricevos.
-
5
|Proverbios 20:5|
Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo sagxa gxin elcxerpos.
-
6
|Proverbios 20:6|
Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
-
7
|Proverbios 20:7|
Virtulo iras en sia senpekeco; Felicxaj estas liaj infanoj post li.
-
8
|Proverbios 20:8|
Regxo, kiu sidas sur trono de jugxo, Disventumas per siaj okuloj cxion malbonan.
-
9
|Proverbios 20:9|
Kiu povas diri:Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
-
10
|Proverbios 20:10|
Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13