-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Proverbios 29:11|
Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas.
-
12
|Proverbios 29:12|
Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
-
13
|Proverbios 29:13|
Malricxulo kaj procentegisto renkontigxas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaux.
-
14
|Proverbios 29:14|
Se regxo jugxas juste malricxulojn, Lia trono fortikigxas por cxiam.
-
15
|Proverbios 29:15|
Kano kaj instruo donas sagxon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
-
16
|Proverbios 29:16|
Kiam altigxas malvirtuloj, tiam multigxas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
-
17
|Proverbios 29:17|
Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo.
-
18
|Proverbios 29:18|
Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo farigxas sovagxa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la legxojn.
-
19
|Proverbios 29:19|
Per vortoj sklavo ne instruigxas; CXar li komprenas, sed ne obeas.
-
20
|Proverbios 29:20|
CXu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27