-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Proverbios 3:21|
Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
-
22
|Proverbios 3:22|
Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
-
23
|Proverbios 3:23|
Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos.
-
24
|Proverbios 3:24|
Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.
-
25
|Proverbios 3:25|
Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
-
26
|Proverbios 3:26|
CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.
-
27
|Proverbios 3:27|
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
-
28
|Proverbios 3:28|
Kiam vi havas cxe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaux mi donos.
-
29
|Proverbios 3:29|
Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo, Kiam li kun konfido logxas cxe vi.
-
30
|Proverbios 3:30|
Ne malpacu kun iu senkauxze, Se li ne faris al vi malbonon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7