-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Proverbios 10:15|
La havo de ricxulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malricxuloj estas ilia malricxo.
-
16
|Proverbios 10:16|
La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.
-
17
|Proverbios 10:17|
Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forjxetas atentigon, tiu restas en eraro.
-
18
|Proverbios 10:18|
Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo.
-
19
|Proverbios 10:19|
CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.
-
20
|Proverbios 10:20|
La lango de piulo estas plej bonspeca argxento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
-
21
|Proverbios 10:21|
La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo.
-
22
|Proverbios 10:22|
La beno de la Eternulo ricxigas, Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi.
-
23
|Proverbios 10:23|
Por malsagxulo estas gxojo fari malbonon; Kaj sagxo, por sagxulo.
-
24
|Proverbios 10:24|
Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13